Ĉeĥa Esperanto-Junularo
El Vikipedio
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ; ĉeĥe Česká esperantská mládež) estas organizo de junaj ĉeĥaj geesperantistoj kaj landa sekcio de TEJO en Ĉeĥio. Ĝi estis fondita en 2005 fare de studentoj Marek Blahuš, Dagmar Chvátalová kaj Tomáš Břicháček, kaj daŭrigas la tradicion de organizita junulara esperantista movado en la regiono de Ĉeĥio, kiu daŭras jam ekde la jaro 1969, kiam fondiĝis junulara komisiono ene de la tiam fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas registrita civitana asocio laŭ la ĉeĥa juro. Ĝiaj membroj estas ordinaraj membroj (aĝlimo 15 ĝis 29, inkluzive), kunlaborantoj (kiuj ne plenumas la aĝliman kriterion) kaj honoraj membroj. Estante aparta asocio, ĝi tamen tenas specialajn kunlaborajn rilatojn kun la ĉefa esperanto-organizo de la lando, la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
[redaktu] Historio de la junulara esperanto-movado en Ĉeĥio
Post 1952, kiam komunistoj likvidis la ĉeĥoslovakan esperantistan organizon kaj la movado restis nur en rondetoj, la aktivecon transprenis la tiama junularo. Ili fondis Someran Esperanto-Tendaron en Lančov kaj eldonadis stencilitajn cirkulerojn Junularo agu!, Tagiĝo, Fajrero!. Inter la tiama junularo eminentis ekzemple Pavel Sittauer, Jan Werner, Drahomír Kočvara, Vlastimil Novobilský.
Post la drama jaro 1968 la situacio iomete demoktratiĝis kaj en marto 1969 estis permesita refondiĝo de la esperantista organizo, komence nur en la ĉeĥa parto de la ĉeĥoslovaka federacio sub la nomo Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Tuj komencis agi ankaŭ la junularo, en kies kapo estis Ivo Železný, nuntempe la plej granda ĉeĥa eldonisto, plue Mikuláš Nevan, Aleš Nedomlel k.a.
Nova juna generacio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj preparadis seminariojn por junaj funkciuloj. Tiam aktivis Marie Vančurová, Miroslav Malovec, Vladimír Škoda, Jan Navrátil, Jiří Tomeček, Pavla Dvořáková k.a.
Post la revolucio en Ĉeĥoslovakio venis en 1990 vico ree al nova generacio, kiu eldonadis Cirkuleron - tiu jardeko estas ligita kun la nomoj Lucie Karešová, Renata Beranová, Jana Burianová, Pavla Dvořáková, Vlaďka Chvátalová k.a.
Lastajn menciojn pri agado de tiu ĉi laste menciita grupo oni povas trovi ankoraŭ en 1998. Post plurjara paŭzo la junularan movadon daŭrigis jam la nuna Ĉeĥa Esperanto-Junularo.