ADORU - Ekumena Diserva Libro
El Vikipedio
ADORU: Ekumena Diserva Libro estas libro de plejparte kristanaj religiaj tekstoj (himnoj, kantoj, preĝoj, litanioj, liturgioj ktp) eldonita de IKUE kaj KELI en 2001. Ĝin redaktis ekumena komisiono konsistanta el Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger. Sur pli ol 1400 paĝoj ĝi entenas preskaŭ samnombre multajn numeritajn erojn, kune kun ampleksa indekso de fontoj kaj verkintoj. Por ĉiuj kantonumeroj oni donas muziknotojn, ĝenerale simple melodiajn, ofte kun gitar-akordoj, sed kelkfoje kvar-voĉajn.
La libron komencas Salut-Vortoj: de la direktoro de la "Komisiono pri Kredo kaj Eklezia Ordo" de la Ekumena Konsilio de Eklezioj, pastro d-ro Alan Falconer (en angla lingvo kaj Esperanto) kaj de la romkatolika ĉefepiskopo de Alba Iulia, Rumanio, Jakubinyi György (en Esperanto kaj germana lingvo). Post Antaŭparolo kaj Enkonduko sekvas la kerna enhavo de la libro, jene organizita:
- Preĝoj
- Matena Diservo
- Tagmeza Diservo
- Vespera Diservo
- Litanioj
- Kalvaria Vojo
- Liturgiaj Modeloj:
- Lima-Liturgio
- Diservoj laŭ Taizé
- Dia Liturgio de Johano Krizostomo|Sankta Krizostomo
- Rom-katolikaj Mesoj
- Luterana Diservo kun Sankta Manĝo
- Reformita Diservo
- Anglikana Diservo
- Liturgio de la Horoj:
- Sakramentoj
- Kantoj
- Taga Ciklo
- Mateno
- Tagmezo
- Ĉetabla Beno
- Vespero
- Liturgia Jaro
- Advento
- Kristnasko
- Novjaro
- Epifanio
- Karesmo
- Pasiono
- Sankta Semajno
- Paska Tempo
- Ĉieliro
- Pentekosto / Sankta Spirito
- Triunuo
- Eŭkaristio / Sankta Manĝo
- Jesuo Kristo
- Kristana Vivo
- Laŭdo, Adoro, Danko
- Fido kaj Peto
- Servo kaj Respondeco
- Atesto kaj Misio
- Pilgrimo
- Unueco kaj Paco
- Naturo kaj Medio
- Medito
- Morto kaj Eterna Vivo
- Komunio de la Sanktuloj
- Eklezio
- Maria
- aliaj Sanktuloj
- Vorto de Dio
- Hebrea Biblio: Psalmoj
- Hebrea Biblio: Psalmo-Kantoj
- Hebrea Biblio: aliaj Kantoj
- Nova testamento
- Liturgiaj Kantoj
- 1a serio: Meso de la Mondo
- 2a serio: Korea Meso
- 3a serio: Praga Meso
- 4a serio: Rondkanta Meso
- 5a serio: Germana Meso
- 6a serio: Palatinata Meso
- 7a serio: Meso kun Infanoj
- 8a serio: Ĉeĥa Meso
- Sankta Manĝo: Liturgiaj Elementoj
- Eniro
- Kyrie-Alvoko
- Gloro-Himno
- Antifonoj
- Haleluja-Aklamoj
- Kristo-Aklamoj
- Kredo-Konfeso
- Ofertoria Kanto
- Sankta-Himno
- Tablo-Preĝo
- Patro Nia
- Ŝafido de Dio
- Beno
- Suplemento
- Diversaj Kantoj
- Kromaj Tekstoj
- Eta Flor-Bukedo el Aliaj Religioj
- Taga Ciklo