Animeo
El Vikipedio
Animeo (Japanlingve: アニメ [anime]), estas mallongigo de animation, anglalingva vorto de animacio. En la okcidenta mondo aŭ ekster Japanio, animeo mencias pri animacio originanta en Japanio, kompare kun aliaj animaciaj filmoj (ekz. Walt Disney, Warner Bros). En Japanio, la vorto animeo estas nur mallongigo de animacio, mencianta pri animaciaj filmoj el tuta mondo. Dum malmulte da animeoj (Sazae-san k.c.) estas tute mane desegnata sur celuloido, plejparto de animeoj estas nuntempe komune uzataj teknikon de komputila animacio. Animeo estas elsendata sur televido, disiĝas per komunikiloj kiel VHS kaj DVD, aŭ komputilludoj kaj videoludoj. Animeo estas ofte influata de Japana bildliteraturo, konata kiel mangao.
Enhavo |
[redaktu] Termino
La Japanlingva termino por animacio estas アニメーション [anime:ŝon](skribata en strekaj kanaoj) pruntovorto de Angla lingvo. Anime アニメ estas mallongigo de ĝi. Iuj kredas ke la vorto devenis el Franclingva animé, tamen multaj ne kredas tion. Esperanta termino Animeo kredeble devenas tra Anglalingva komunikilo.
En frua historio de Japana animeo, nur filmistoj uzis por animacio terminon アニメーション dum oni uzis Manga-eiga 漫画映画 (lit. bildliteraturo + filmo) aŭ Doga 動画(lit. moviĝbildo) kiun tradukis Masaoka Kenzo(La Patro de La Japana Animacio). Kiam Tetsuwan Atom la unua animea televida serio komenciĝis, oni uzis Terebi-manga テレビマンガ (lit. televida bildliteraturo), ĉar multaj animeoj baziĝis bildliteraturon. Unua uzo de Anime estis sur gazeto 小型映画 en 1965. En 1975, fondiĝis Nippon Animation kies nomo havas Animation. En 1978, animegazeto Animage komenciĝis, ĝi kaj aliaj gazetoj ekuzis Anime por ĝeneralaj uzoj. Kaj terminojn Terebimanga, Dōga oni ĉesis uzi, tamen nuntempe Dōga oni ankoraŭ uzas por aro de movantaj bildoj, aŭ desegnistoj okupataj pri movantaj bildoj por animacio.
En Angla lingvo, ekzistas vorto Japanimation , valiza vorto de Japan + Animation, tamen oni jam malofte uzas. Japanimation estas uzata plej ofte dum 1970-aj kaj 1980-aj dekjaroj en Usono. Iuj evitas uzi Japanimation, ĉar Japanimation rememorigas kunmeto Jap (insulta vorto kontraŭ Japanoj) + Animation.
En uzadoj de animeo kaj mangao estas konfuzitaj. En freŝadato, animeo ofte uzata por mencii mangao en Eŭropaj landoj. En Japanio, mangao povas mencii ambaŭ animacio kaj bildliteraturo (kvankam la uzado de mangao por animacio estas limigata en ne-fanoj). La konfuzo devenas ke multaj animacioj estas kreataj bazante mangaojn.
[redaktu] Karakterizaĵoj
[redaktu] Ĝenroj
Animeo havas multon da ĝenroj, kiel tradicia live action kino. agfilmo, aventuro, infana rakonto, komedio ,dramo, erotiko (hentajo), fantazio, okultismo, hororo, romanco, sciencfikcio kaj aliaj.
Plejparto de animeoj inkludas kontenton el diversaj diferencaj ĝenroj, pro tio kategoriigi titolojn estas tre malfacile.
- porknaba animeo (Ŝoŭnen)
- porknabina animeo (Ŝoŭĵo)
- porjunula animeo (Seinen)
- Biŝoŭnen
- Biŝoŭĵo
- Hentajo
- Ŝoŭnen-ai/Jaoi
[redaktu] Animeoj laŭ medio
- Animaciaj filmoj アニメーション映画 Animacia Kino aŭ アニメ映画 Animea Kino :kioj estas ĝenerale publikigataj en kinejoj kaj teatroj, prezentas la plej multekostan buĝeton kaj ĝenerale la plej bonan kvaliton. Antaŭ apero de televido, animeoj estis prezentataj nur en kinejoj aŭ teatroj.
- Televidseriaj animeoj estas elsendataj per televido sur regula horplano. Japanaj tipaj televidseriaj animeoj estas por 30-minutaj tempkadroj. Longeco de epizodoj estas ĉirkaŭ 24 minutoj, la cetera estas proklamoj. Nombro de epizodoj estas decidataj laŭ unuo de televidserio クール(devenas franca cours): 13 epizodoj. Plejparte da televidseriaj animeoj havas malferman kaj ferman muzikojn, venontepizodan anoncon, ofte eyecatch, avant title kaj averto uzi lumigilon kaj malproksimiĝi la televidon.
- OVA(Original video animation; malofte OAV, aŭ Original Animated Video) estas sub formo de vidbendo aŭ DVD. OVA povas havi ĉiom nombron de epizodo en longeco.
[redaktu] Animaciaj filmoj



Animacia filmo (アニメーション映画 [animēŝon eiga]) estas animeo kreita por ludi en Kinejo aŭ Teatro.
En 2005, oni malkovris la plej maljunajn animeojn (alidire japanaj desegnitaj filmoj), kiuj estis faritaj en 1907, kiam oni spertis la okcidentajn metodojn por koncepti desegnitajn filmojn. Sed la animeoj vere naskiĝis nur post la Dua Mondmilito, kiam amase burĝonis japana kulturo. Tiam, ĝi apartiĝis de la okcidenta influo kaj eltrovis sian propran stilon, ido de la mangaoj, terure populara en Japanio. Plejpartoj el la animeoj cetere estas adaptiĝo de mangaoj, kaj ofte obliĝis en seriojn, same kiel la originaj paperaj rakontoj.
Animeaj filmoj estas eĉ konsiderataj pli ol nura filmĝenro en Japanio. Male, la desegnitaj filmoj estas paralela filmoformo, kiu ankaŭ entenas tre malsamajn ĝenrojn kiel la "normalaj" filmoj (sciencfikcio, pornografio -Hentajo-, romantikeco, detektivtemo, hororo, ktp...).
Toei estis fondita jam en 1948 kaj produktis la unuan koloran animeon en 1956: Hakujaden. Kvankam tiuj produkcioj estis tre usonemaj per siaj desegnoj kaj kutimoj (parolantaj bestoj, ktp...). Sekvis en 1968 Taiyō no Ōji: Horusu no Daibōken (太陽の王子ホルスの大冒険) de Takahata Isao, kiun multaj konsideras kiel la prafilmo de la aktualaj sukcesegaj filmoj de la Studio Ghibli.
La unua populara japana animeo nomiĝas Tetsuwan Atomu (鉄腕アトム) kaj aperis inter 1963 kaj 1966, sed ne temas pri vera filmo sed pliĝuste televida elsendo. En la 1970-oj eĉ naskiĝis apartaj kaj nur japanaj ĝenroj, kiel la Mecha [meka], kiu roligas gigantajn robotojn. La 1970-oj spektis sobiron de la kinaj animeoj pro la konkurenco kun la televido, kiu montris sukcesseriojn kiel Mazinger Z aŭ Lupin III.
La glitmovo al spacoperoj, kiun Star Wars impulsis emfaziĝis komence de la 1980-oj, kiam la televida serio Uchū Senkan Yamato (宇宙戦艦ヤマト) alfilmiĝis. Tiam komenciĝis la t.n. Ora epoko de la animea movado.
Dume, la unuaj paŝoj de Miyazaki Hayao iompostiome, sed certe konstruas sian estetikan universon, kiu skuegos Japanion. Jam en 1984, la filmo Kaze no Tani no Naushika (風の谷のナウシカ) intense stampos la estontajn aperojn. Sekvos buĝetegaj filmoj, kiel ekzemple Ginga Tetsudou no Yoru - Nokto de la Galaksia Fervojo (銀河鉄道の夜, 1985), Oneamisu no Tsubasa: Ouritsu Uchuu-gun (オネアミスの翼: 王立宇宙軍; 1987), Kidō Senshi Gandamu: Gyakushū no Shā (戦士ガンダム 逆襲のシャア; 1988) kaj Akira (アキラ, 1988). Plejpartoj el tiuj filmoj kostis multe kaj enspezigis malmulte. La produktoj komencis serioze malgrandiĝi kaj multaj studioj fermis pro manko de mono kaj sukceso. Feliĉe, ne temis pri kompleta fiasko, ĉar tiuj filmoj (precipe Akira アキラ) poste fariĝos escepte kulta kaj disvastiĝos la japanan kulturon eksterlimen.
Post tiu ora epoko, kelkaj deklaris entutan malkvalitiĝon en la produkciaro, ĉar la monhavantuloj preferis investi fideblajn kaj jam spertitajn klasikaĵojn. Nur la Studio Ghibli sukcesis lerte sin malimpliki el la kaĉo kaj labori je novenkondukaĵoj. Tenkū no Shiro Rapyuta (天空の城ラピュタ, 1986), Majo no takkyūbin (魔女の宅急便, 1989) kaj pli freŝdate Mononoke Hime (もののけ姫), Sen to Chihiro no Kamikakushi (千と千尋の神隠し, 2001) estis sukcesegoj kiuj elrabis ĉiajn premiojn kaj fariĝis la plej granda japana sukceso (eĉ antaŭ Titanic de James Cameron).
En la eknaŭdekoj, pluaj elseriaj alfilmiĝoj aperis, kiel Evangerion (1997), Macross Plus (マクロスプラス, 1995) Kanojo no Omoide (1995) kaj la skuo de Kōkaku Kidōtai (konita angle kiel Ghost in the Shell), kiu atentigos la tutan teron per sia klera kaj implika rakonto. Eĉ sekvos dua epizodo de la filmo en 2004: Innocence (イノセンス)
La fama serio Kaubōi Bibappu alfilmiĝis en 2001 Cowboy Bebop Tengoku no Tobira (カウボーイビバップ 天国の扉). En 2000, oni ankaŭ notis la aperon de Blood, The last vampire, kvalita vampirtema hororaĵo. Fuyu no hi (冬の日) aperis en 2003, vere nifo-bazita laŭ poemo. Ankaŭ rimarkindas la belega Appurushīdo, ciberpunka rakonto.
Videoludo, industrio, kiu eĉ pli popularas ol kino en Japanio, ankaŭ naskis kelkajn filmajn idojn, kiel la duon-usonan Fainaru Fantajī (ファイナルファンタジー) filmon kiu apartiĝis per sia tutciferecaj grafismaj metodoj, aŭ la freŝdatan Dōbutsu no Mori (どうぶつの森).
Estonteco estos sendube stampita de la mez-2006-a Gedo Senki (ゲド戦記), verko de la filo de Hayao: Miyazaki Gorō.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.animenewsnetwork.com
- http://www.animenfo.com
- http://www.anikaos.com
- http://www.animechecklist.net
- http://www.animeondvd.com
Kategorioj: Filmo | Animeo | Animacio | Japanio