Bahiyyih Khanum
El Vikipedio
Bahíyyih Khánum estis unua filino de Bahá'u'lláh (1817-1892), la profeto fondinta de la Bahaa Kredo, kaj de Lia unua edzino Ásíyih Khánum (Navváb, 1820-1886).
Ŝi naskiĝis en 1846 kaj estis titolita de Lia patro kiel la "Plejgranda Folio Sankta".
Ŝi estis aparte kara al sia patro kaj estis konsiderata ene de la Bahaa Kredo kiel unu el la plej grandiozaj virinoj de la homaro :
"Vere, Ni altigis vin al rango plej elstara inter la virinoj, kaj donaci al vi en Mia kortego tian staton kian neniu virino superis." (Bahá'u'lláh, citita en « The Bahá’í World, vol. V, p. 171) [1]
Ŝi restis fidela je la Sankta Interligo de Bahá'u'lláh, dum la jaroj de konfliktoj ene de la familio de Bahá'u'lláh, kiuj okazigis la ekskomunikadon de multaj familianoj.
Ŝi aparte subtenis la Gardanton de la Bahaa Kredo Shoghi Effendi dum malfacilaj tempoj, kiel la forpaso de `Abdu'l-Bahá aŭ la vojaĝoj de la Gardanto for de la Bahaa Mondcentro.
Ŝi neniam edziniĝis.
Ŝi mortis je la 15-a de julio 1932 kaj estis enterigita en la Bahaaj Ĝardenoj de la Monto Karmel, malsupre de la Bahaa Arko, ne for de la tomboj de sia patrino kaj de siaj du fratoj. Tiel estis la ŝoko por la Administra Ordo Bahaa, ke oni ne celebris la religiajn festivalojn dum naŭ monatoj. [2].
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa Ortografio ». |