Bertalan Farkas
El Vikipedio
Hungario > Spacoesploro > kosmonaŭto > FARKAS Bertalan
FARKAS Bertalan [pron. Farkaŝ Bertalan, la familia nomo signifas lupo] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1949 en Gyulaháza) estis piloto de la hungara armeo, nun pensiulo.
En 1980 li iĝis la unua hungara kosmonaŭto. Per soveta spacokapsulo Sojuz li atingis la spacon kaj restis tie dum 7 tagoj, 20 horoj kaj 46 minutoj.
En 2006 li estas kandidato de la Hungara Demokrata Forumo en la balota distrikto de Baktalórántháza.