Betlehema Kapelo
El Vikipedio
La Betlehema Kapelo (ĉeĥe Betlémská kaple) estas menciinda vidindaĵo el la husana epoko en la Malnova Urbo de Prago. Starigita en 1391 de la Pragaj urbanoj - komercisto Kříž kaj Johano de Milheim. Ekde la jaro 1402 predikis ĉi tie la idea preparinto de la husana revolucio, magistro Johano Hus. La kapelo estis detruita en la jaro 1788, sed la eksteraj muroj restis konservitaj en la surloke starigitaj domoj. Pro sia historia signifo ĝi estis renovigita kaj rekonstruita fare de arkitekto prof. J. Fragner en la jaroj 1948-54.