Bonito (Brazilo)
El Vikipedio
Bonito (Bela portugallingve) estas nomo de kvar municipoj en Brazilo, unu en subŝtato Mato Grosso do Sul, unu en Pará, unu en Bahia kaj alia en Pernambuko.
Bonito en Mato Grosso do Sul estas fondita de Luiz da Costa Leite Falcão, en 1869, en 1915 ĝi fariĝis distrikta vilaĝo kaj en 1948 akiris la statuson de urbo. La municipo havas 18 mil loĝantojn en 4.934,318 km² (3,6 hab./km²). Ĝi estas celo de turistoj pro siaj naturaj vidindaĵoj.