Căpeni
El Vikipedio
Căpeni (hungare: Köpec) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1299 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1213 (98% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1459. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre ĝi apartenas al Baraolt. En reformita preĝejo troviĝas ligna baldakeno pentrita en 1767 de József Oklándi Asztalos.
[redaktu] Renomaj personoj
- Imre Gúzs (*9-a de februaro 1936) ĵurnalisto, verkisto