Caşin
El Vikipedio
Caşin (Baseno de Kaŝino, hungare: Kászon) historia-etnografia regiono en Rumanio, en Orientaj Karpatoj en la orienta rando de la Sikullando. Ĝi estas malvasta baseno proksime de Baseno de Subĉiko norde de Târgu Secuiesc en la Montaro de Ĉiko laŭ la supera etapo de la rivereto Kaŝino. La loĝantoj grandparte estas sikuloj, kies prauloj koloniiĝis tien en la 12-a jarcento. Ili estis landlimgardistoj. Pro la izoloteco ilia popolkulturo estas iomete arkaika. La komunumoj de la baseno estas la jenaj: Plăieşii de Jos, Plăieşii de Sus, Imper, Iacobeni, Caşinu Nou.
[redaktu] Bibliografio
- Kós Károly - Szentimrei Judit - Nagy Jenő: Kászoni székely népművészet, 1972.
- Imreh István - Pataki József: Kászoni krónika. 1650-1750. 1992.