Caşinu Nou
El Vikipedio
Caşinu Nou (hungare: Kászonújfalu) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de rivereto Kaŝino sudoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 1 mil 758 loĝantojn, kaj en 1992 892 (72% hungaroj). Proksime de ĝi funkcias mineralakva banejo Banejo Kaŝino de 1850, kiu estas konvena por kuraci stomakmalsanojn. Ĝia unua skriba mencio estas en 1567. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo kaj de 1876 apartenis al Csík vármegye. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Benő Ferenczi, Csíkszentkirályi (1842-?), fervoja fakulo.
- Sándor Debreczy (23-a de februaro 1907 – Cluj-Napoca, 30-a de aŭgusto 1978) literaturhistoriisto, pedagogia fakverkisto