Campos do Jordão
El Vikipedio
Geografio>Ameriko>Sudameriko>Brazilo>Kampos do Jordao<Urbo.
Campos do Jordão (kanmpuz dŭĵordaŭn) /'kãpuz dwĵoR'dãw/ estas brazila urbo kaj municipo, situanta en la ŝtato de San-Paŭlio. Ĝi enhavis 47.903 loĝantojn en la jaro 2003.
La urba ekonomia baziĝas ĉefe sur turismo. La vivnivelo en turisma urbocentro estas relative alta kaj eŭropeca, sed estas mizera zono ĉirkaŭ ĝi. Konstruaĵoj en urbocentro ĉefe aspektas German- kaj Italdevenaj kaj allogas riĉulojn de San-Paŭlio kaj Rio-de-Ĵanejrio dum vintro.
Pro la relativa alteco de la urbo (1628 m), ĝi estas sufiĉe malvarma. Somere la temperaturo varias inter 23 kaj 10 gradoj, vintre inter 12 kaj -6 gradoj (tre malofte).
Tie okazis kongreso de SAT en 1988.
- www.suicabrasileira.com.br
- www.guiadecamposdojordao.com.br
- www.buscacamposdojordao.com.br
- www.netcampos.com