Clam-Gallas-palaco
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malnova Urbo > La Clam-Gallas-palaco < Turismo
La Clam-Gallas-palaco (strato "Husova" n-ro 158/20) estas unu el la plej belaj profanaj barokkonstruaĵoj (1713-1719), verko de la viena arkitekto J. B. Fischer de Erlach. La skulptaĵoj devenas de Matyáš Braun. En la niĉo de la placmuro, troviĝanta sur la placo de d-ro V. Vacek, estas fontano kun personigo de la rivero Vltava kiel juna knabino, skulptita de V. Prachner (1812). La palaco entenas nuntempe la arkivon de la urbo Praha.