Crăciunel
El Vikipedio
Crăciunel (kraĉunel) (hungare: Karácsonfalva, malnova nomo Homoródkarácsonyfalva) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 1006 kaj en 1992 527 loĝantojn (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1333. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). En ĝia unitariisma preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno farita de nekonata majstro en 1700-aj jaroj. Administre ĝi apartenas al Ocland.
[redaktu] Renomaj personoj
- Sándor Ürmösy (1863 - samloke, 1916) pentristo
- Ábel Barabás (3-a de junio 1853 - Kolozsvár, ? de oktobro 1918) literaturhistoriisto, unitariisma pastro en Abrud, altlerneja profesoro en Temesvár