Cristiano Kraemer
El Vikipedio
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
Cristiano KRAEMER [kristi'ânŭ 'kremeR] (m. 1923), brazilano, publika tradukisto kaj ĵurnalisto. Li estis pioniro en Brazilo (1896).
Kraemer fondis kaj estis unua prezidanto de Esperanto-Societo Sud-Rio Granda (1906). Li estis fondinto kaj unua vicprezidanto de „Gremio Esperantistista Everardo Backheuser“ en Porto Alegro (1923).
Estas kvartalo kaj avenuo kun lia nomo en Porto Alegro, ankaŭ aŭtovojo en Suda Rio-Grando.