Dămăcuşeni
El Vikipedio
Dămăcuşeni (damakuŝenj) (hungare:Domokos) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Baia Mare. En 1910 ĝi havis 909 loĝantojn (hungaroj, germanoj); en 1992 1017 (91% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1373. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szolnok-Doboka vármegye). Administre ĝi apartenas al Târgu Lăpuş.