Dagestano
El Vikipedio
Dagestano estas respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de Rusia Federacio.
- Areo: 50,3 mil kv.km;
- Loĝantaro: 2100 mil.
- Ĉefurbo: Maĥaĉkala.
De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil Basajev.
[redaktu] Etnoj de Dagestano
El inter 2,1 mln de loĝantoj loĝas en vilaĝoj 58%. La dagestanaj etnoj apartenas al tri lingvaj familioj:
En la lingvoj de la naĥa-dagestana branĉo de la kaŭkazia lingva familio (laŭ alia klasifiko la branĉo estas konsiderata aparta lingva familio) parolas:
- avaroj — 557,1 mil personoj (27,9% de la tuta loĝantaro)
- darganoj — 332,4 mil (16,1%)
- lezgoj — 250,7 mil (12,2%)
- lakoj — 102,6 mil (5%)
- tabasaranoj — 93,6 mil (4,5%)
- rutuloj — 17,1 mil (0,8%)
- aguloj — 16 mil (0,7%)
- caĥuroj — 6,3 mil (0,3%)
- ĉeĉenoj — 92,2 mil, el kiuj kelkmil estas migrintoj el Ĉeĉenio.
En la lingvoj de la tjurka grupo de la altaja lingva familio parolas:
- kumikoj (kumukoj) — 267,5 mil (12,9 %)
- azerbajĝananoj (azerioj) — 88,3 mil (4,3%)
- nogajoj (nohajoj) — 33,4 mil (16 %)
En la lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio parolas:
Por interlingva komunikado la rusa lingvo estas uzata, antaŭ ĝi supozeble unu el la tjurkaj lingvoj estis uzata: la kumika aŭ la azerbajĝana.
98% de la kredantoj estas muzulmanoj.
Etna politiko estas malfacila afero en la multetna Dagestano. La 39 distriktoj de la respubliko "apartenas" ĉiu al aparta etno. Posteno de dagestana premiero, ekz., ĉiam estas okupata de etna kumiko ktp.
Por unu milo de loĝantoj naskiĝas 19,5 infanoj jare. Tio estas la tria plej alta naskonivelo en Rusio (post Ĉeĉenio kaj Inguŝio). La averaĝa kvanto de infanoj por unu virino estas 2,42.