Dana Esperanto-Asocio
El Vikipedio
Asocio > Esperanto-asocio > Eŭropaj_Esperanto-Asocioj > Dana Esperanto-Asocio < Danio:Esperanto-movado
Dana Esperanto-Asocio (DEA) estas dana idealisma organizo, en kiu ĉiu laboro okazas senpage. La Asocio estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiuj ajn kiuj volas, rajtas membriĝi. En 2006 la asocio havis 205 membrojn.
La asocio ankoraŭ ne havas oficejon. La nuna prezidanto estas Ileana SCHRØDER
DEA estas kontaktebla per sia kontaktpaĝo en TTT (vidu sub Eksteraj ligoj sube) aŭ per retpoŝto al <dea(ĉe)esperanto.dk>.
[redaktu] Historio
La unua dana lernolibro verkita de Christian Nielsen, eldoniĝis en 1890 en Flensburg sed restis pli malpli nekonata. En 1897 fondis redaktoro Toksvig la unuan danan esperanto-asocion en Nykøbing Sjælland. En 1904 eldonis Fr. Skeel-Gjørling lernolibron kaj vortaron kaj tio ege helpis la disvastigon de esperanto en Danio.
En januaro 1908 laŭ propono de la aktivulo Marie Schrøder fondiĝis la Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL), kiu nun nomiĝas Dana Esperanto-Asocio. La sama jaro en aŭgusto okazis en Kopenhago postkongreso de la 4-a UK en Dresdeno, kun L.L. Zamenhof kiel ĉefgasto. En tio jaro fondiĝis ankau Kopenhaga Esperanto Klubo (KEK). En 1909 fondiĝis kluboj en Ålborg, Vejle, Randers kaj Århus, kune Esbjerg en 1910.
La unua mondmilito estis malmola frapo al la esperantomovado, sed dum la intermilitjaroj esperanton disvastiĝis en Danio danke al naturametodo, instruita de kelkaj ekterlandaj instruistoj.
[redaktu] Gazetoj
Dana Esperanto-Asocio regule eldonas la jenajn organojn:
- Esperanto en Danio (membrogazeto)
- Esperanto-nyt (danlingva informilo pri Esperanto)
[redaktu] Eksteraj ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.