Danilo Kiŝ
El Vikipedio
Danilo Kiŝ (Данило Киш) (1935-1989) naskiĝis en Subotica (Serbujo, Vojvodino), filo de montenegra patrino kaj juda patro (kvankam kun hungara familia nomo). Kiŝ probable estas, kune kun la Nobel-premiito Ivo Andrić, la plej konata serba verkisto.
Inter liaj verkoj elstaras la romano "Sablohorloĝo", la rakontaro/novelaro "La enciklopedio de l' mortintoj" kaj la hibrida plurnovela romano "Tombo por Boris Davidoviĉ".