Emajlo (dento)
El Vikipedio
La emajlo aŭ dentoemajlo (adamantium) kovras, protektas la dentokronon, ĝi estas emajlosimila tavolo, kiu havas epiderman originon.
Ĝi estas la plej dura histo de la homa kaj besta organo. Ĝi konsistas el prizmoformaj, forkalkiĝintaj emajloestigaj ĉeloj, kiujn interligas organika gluaĵo. Ĝi formas sur la maĉa surfaco de dentokrono onde elstarantajn lamenetojn ĉe la herbovoraj; pintajn konusojn ĉe karnovoraj; tuberetojn ĉe la ĉionvoraj bestoj.