Emso
El Vikipedio
|
||||
---|---|---|---|---|
Situo de la Emso | ||||
Longeco | 371 km | |||
Alteco de la fonto | 134 m | |||
Meznombra trafluo | 79,8 m³/s | |||
Akvokolekta areo | 18 000 km² | |||
Alfluanto(j) | en Germanio | |||
Mem alfluas al | Norda Maro | |||
Larĝeco de la enfluejo | ... | |||
Rivero en Eŭropo |
Geografio > Rivero > Emso < Eŭropo
Emso (germane: Ems nederlande: Eems) estas rivero en la okcidenta parto de Germanio. Ĝi fluas tra la federaciaj landoj Nord-Rejno-Vestfalio kaj Malsupra Saksio (Emslando). Ĝi elteriĝas en la Senne (ĉe la Teŭtoburga Arbaro en Germanio, (apud Bielefeld) kaj enfluas tra la Dolardo kaj la Vadomaro al la Norda Maro.
La longo estas 371 km, el kiu 238 km estas ŝipveturebla. La Emso-Jadokanalo formas ligon kun la rivero Jado (Jade). La Dortmundo-Emsokanalo iras grandparte paralele je la Emso.
Unu el la branĉoriveretoj estas la Haso (Hase). Ĉi tio fontas en la Teŭtoburga Arbaro kaj disforkiĝas ĉe duforkaĵo en la Elso (Else), kiu iras al la Vezero (Wezer), kaj la vera Haso kie ĉe Meppen enfluas la Emson.
Urboj laŭlonge la Emso estas: Telgte, Greven, Emsdetten, Rheine, Lingen, Haren, Meppen, Lathen (kun la testotrako de la glistrajno), Papenburg (kun la ŝipkonstruejo de la firmao Meyer), Leer kaj Emden.
Emso iras tra la Vadomaro kiel Okcidentemso (Westereems) inter la insuloj Rottumeroog kaj Borkum.
La nederlanda komunumo Eemsmond prenis sian nomon de la situo ĉe la buŝo de la rivero.