Erkki Kääriäinen
El Vikipedio
Erkki Kääriäinen (nask. 30-a de oktobro 1909) estis finna esperantisto, kiu profesie laboris kiel astronoma geodezo kaj profesoro en Geodezia Instituto de Finnlando. Li specialiĝis je la plialtiĝo de Finnlanda tereno kaj verkis pri tio i.a. por Scienca Revuo. Li lernis esperanton dum lernejaj jaroj kaj aktivis i.a. en estraro de Esperanto-Instituto de Finnlando.