Finnaj eŭro-moneroj
El Vikipedio
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 12 el la 25 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Finnlando. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
[redaktu] Bildoj de naciaj flankoj de finnaj eŭro-moneroj
En Finnlando, laŭ leĝo, oni rondigas ĉiujn sumojn kontante pagatajn al la plej proksima multoblo de 5 cendoj. Tial oni ne bezonas la 1-cendajn kaj 2-cendajn monerojn, kaj malmultaj tiaj estis stampitaj. -- La finnaj eŭro-moneroj havas tri malsamajn desegnaĵojn.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
|
|
|
Desegnis Heikki Häiväoja. |
||
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
|
|
|
|
||
1,00 € | 2,00 € | 2,00 € memorigaĵo |
|
|
|
Desegnis Pertti Mäkinen. |
(Kamemoro, Rubus chamaemorus L.). Desegnis Raimo HEINO. |
pligrandiĝo de la EU, 2004. |
La ĉirkaŭo de la 2-eŭra monero surhavas la vortojn SUOMI FINLAND, respektive la finnan kaj la svedan vortojn por Finnlando, kaj tri kapojn de leono.