Fischbachtal
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
Fischbachtal (prononcu Fiŝbaĥ-Tal') estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio.
[redaktu] Historio
Dum 1971 la komunumo Fischbachtal kreiĝis per libera unuiĝo de la antaŭe sendependaj komunumoj:
- Steinau (prononcu Ŝtajnaŭ),
- Billings kun Meßbach (prononcu Mesbaĥ) kaj Nonrod,
- Lichtenberg (prononcu pli-malpli Liĥtnberg) kun Obernhausen (prononcu Obern-Haŭzn),
- Niedernhausen (prononcu Nidern-Haŭzn).
Tiuj komunumoj jam antaŭ longe estis proksime interligitaj geografie, ekonomie kaj kulture.
[redaktu] Vizitindaĵoj
La grafoj de Katzenelnbogen ĉirkaŭ la jaro 1200 konstruis kastelon, kaj dum 1228 menciiĝas nobelo Diether de Katzenelnbogen, kiu nomatas "grafo de Lichtenberg" . Sur la fundamentoj de tiu kastelo la grafo Georg la Unua de Hesio inter 1570 kaj 1581 konstruigis la kastelon Lichtenberg, kiu de tiam estas simbolo kaj kultura centro de la valo. La renesanca konstruaĵo nun hejmigas la muzeon pri pejzaĝo Odenwald sur tri kastelaj etaĝoj, kaj krome ofte gastigas koncertojn.
Vale, rekte apud la kastela monto, troviĝas kampadejo kun somere plaĉa natura naĝejo kun flugpilka, tablotenisa kaj ŝaka ludejoj plus herbejoj por kuŝado, piedpilko kaj pliaj ludoj. La naturan naĝejon de junio ĝis fino de aŭgusto malmultekoste (kontraŭ 1 € po tago por pli-ol-12-jaruloj, duono por pli junaj infanoj) eblas uzi ankaŭ ne tie kampadante.