Gazeto
El Vikipedio
Gazeto estas perioda publikigaĵo de konstanta formato kaj prezo, prezentanta ĉiajn aktualaĵojn. Sinonimo estas periodaĵo. Specialaj gazetoj estas:
- Taggazeto: gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage krom dimanĉe)
- Revuo: ampleksa gazeto, plej ofte dediĉita al unu temo, aperanta malpli ol ĉiutage
- Magazino: bunte ilustrita revuo
Kelkfoje oni uzas la vorton "ĵurnalo" por taggazeto aŭ por revuo, sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĵurnalo).
Etimologie la vorto venas de nomo de monero (gazetta), kiu estis en Venecio la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en 1536: Gazetta di Venezia.
La unua regula gazeto nomiĝis Nieuwe Tydingen (Novaj komunikoj) kaj aperis ekde 1605 en Antverpeno. Eldonisto estis Abraham Verhoeven.
En 1609 Johann Carolus publikigis la gazeton Relation en Strasburgo, urbo kiu tiam ankoraŭ estis en germana teritorio. Pli malpli samtempe aperis en Wolfenbuttel en Brunsviko la gazeto Aviso.
En 1610 aperis la unua franclingva gazeto en Amsterdamo kaj en 1621 la unua anglalingva privata gazeto The Corante en Londono. Poste en Francio en la jaro 1631 aperis la Gazette de France, fare de Theophraste Reneaudot.
Kaj fine sed ne fone: ekzistas ankaŭ gazetoj en Esperanto.
Enhavo |
[redaktu] Listo de gazetoj ordigitaj laŭ landoj
Vidu Listo de gazetoj
[redaktu] Ligoj
- Rigardu Kiosken; vi tie povas legi gazetojn el la tuta mondo.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.newspaperindex.com
http://www.stateofthenewsmedia.org/narrative_newspapers_audience.asp?cat=3&media=2
http://www.metro.lu
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |