Gelsenkirchen
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Nordrejn-Vestfalio > Gelsenkirchen
Blazono | Mapo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Bazaj faktoj | |||||||
Federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
regdistrikto: | Monastero | ||||||
Areo: | 104,85 km² | ||||||
Loĝantaro: | 274.926 (31.12.2002) | ||||||
Loĝodenso: | 2.622 loĝantoj/km² | ||||||
Alteco: | 110 metroj super la marnivelo | ||||||
Poŝtkodoj: | 45801-45899 |
||||||
Telefonkodo: | 0209 | ||||||
Situo: | 51° 31' n. Br.
- |
||||||
Aŭtokodo: | GE |
||||||
Urba strukturo: | 5 urbaj distriktoj kun 18 kvartaloj | ||||||
Adreso de la urba administrado: | Stadt Gelsenkirchen 45875 Gelsenkirchen |
||||||
Retejo: | www.gelsenkirchen.de | ||||||
Retadreso: | stadt@gelsenkirchen.de | ||||||
Politiko | |||||||
Ĉefurbestro: | Frank Baranowski (SPD) | ||||||
Reganta partio: | SPD | ||||||
Ŝuldoj: | 354 milionoj € (31.12.03) | ||||||
Loĝantaro (31a de decembro 2002) | |||||||
Senlaboreco: | 23,2 % (31a de aŭgusto 2005) | ||||||
Eksterlandanoj: | 13,4 % | ||||||
Aĝostrukturo: |
|
Gelsenkirchen [prononcu Gelznkiaĥn] estas urbo en la okcidento de Germanio. Ĝi estas parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj la industria urbaro Ruhr-regiono, kiu konsistas el multaj urbaj komunumoj, kvankam ĝi en satelita bildo aspektas kvazaŭ unu giganta urbego. Al la urbo rekte najbaras la urbaj komunumoj Herne, Bochum, Essen, kiuj estas sendependaj, kaj la urboj Gladbeck, Dorsten, Marl kaj Herten apartenantaj al la Subdistrikto Recklinghausen.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La urbo estis enloĝata almenaŭ ekde la bronza epoko ĉirkaŭ la jaro 1000 antaŭ Kristo, sed skribe la urboparto Buer [prononcu Bur'] unuafoje menciiĝis nur dum la jaro 1003 post Kristo, la komunumo Gelsenkirchen dum la jaro 1150. Dum 1815 la urba areo ekapartenis al Prusio kaj ties provinco Vestfalio. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento malmultaj homoj loĝis en la agrikultura regiono.
[redaktu] Industriigo
Tiatempe la industriigo draste ŝanĝis la situacion. Post trovo de granda kvanto da karbo - "nigra oro" laŭ bapto de la lokuloj - en la regiono dum 1840, rapide ekestis la unuaj karbominejoj kaj fabrikoj pro prilaboro de ŝtalo (kiuj utiligas multe da karbo en gigantaj fornegoj kaj tial konstruiĝas prefere en karbo-regionoj). Dum 1847 malfermiĝis la unua fervoja linio, kiu ligis la urbon al Kolonjo sudokcidente kaj Minden nordoriente.
En la jaro 1872 Friedrich Grillo fondis en la urboparto Schalke la „Aktiengesellschaft für Chemische Industrie“ (akcia societo por kemia industrio) kaj la „Schalker Gruben- und Hüttenverein“ (asocio pri minejoj kaj ŝtalfandejoj). Unu jaro pli poste li fondis, same en Schalke, la „Glas- und Spiegel-Manufaktur AG“ (vitro- kaj spegulomanufakturo).
Post kiam Gelsenkirchen fariĝis grava ejo de peza industrio, ĝi ricevis la urbajn rajtojn en la jaro 1875.
[redaktu] Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Gelsenkirchen. En la dum 2001 nove konstruita stadiono, teknike plej moderna, kiu dum la turniro havis 53.804 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.
[redaktu] Ligoj
- paĝoj de la urbo, germanlingvaj
- paĝoj pri la urba Futbala Klubo Schalke 04
- paĝoj pri la Futbala Mondpokalo 2006 en Gelsenkirchen, germanlingvaj
- www.gelsenkirchen-im-blick.de
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |