Grekaj eŭro-moneroj
El Vikipedio
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 12 el la 25 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Grekio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
[redaktu] Bildoj de naciaj flankoj de grekaj eŭro-moneroj
Ĉiu greka eŭro-monero havas ĝian propran desegnaĵon, kiun desegnis Georgios Stamatopulos. La nacia flanko de la grekaj moneroj, nature, sed unike inter la aliaj naciaj moneroj, montras la valoron de la monero per grekaj literoj. La eŭro-cendo nomiĝas lepto (greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta]).
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
|
|
|
de la 5-a jarcento a.K. |
de la frua 19-a jarcento. |
|
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
|
|
|
greka poeto 1757—1798 |
greka statisto 1776—1831 |
greka politikisto 1864—1936 |
1,00 € | 2,00 € | 2,00 € memorigaĵo |
|
|
|
de Ateno el la 5-a jarcento a.K. bildigante strigon |
fare de Zeŭso en formo de taŭro |
28-aj Olimpiaj ludoj en Ateno, 2004 |
La ĉirkaŭo de la 2 € monero surhavas la vortojn Greka Respubliko, greklingve kaj greklitere ΕΛΛΗΝΙΚΗ ΔΗΜΟΚΡΑΤΙΑ [Elliniki Dimukratia].
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.muenzenmagazin.de/startseite0401/2_EUR-Gedenkmz.htm
- http://www.fleur-de-coin.com/currency/olympiceuros.asp?sec=4
- Eŭropa Centra Banko (www.euro.ecb.int)
- Banko de Grekio (www.bankofgreece.gr)
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |