Grilo
El Vikipedio
?Grilo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kampa grilo gryllus campestris
|
||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
|
Aniĝas en la subordo Ensiferoj karakterizata per longa Oviskapto, ĉe la ininsektoj, malantaŭe, kiu estas ilo por meti ovojn. La grilobleko estas la ĉirpo.
[redaktu] Kelkaj Specioj
- Kampa grilo gryllus campestris
- maskla kampa grilo
Ĝi estas pli ol 2 cm longa, la kapo pli larĝas ol la Torako. Ĝia ĉirpado aŭdeblas ĝis proksimume 50 metroj. Ĝi estas la ununura grilo, kiu fosas terneston, ĝis 20-30 centimmetrojn longa. Ĝi eliras el tiu, kiam suno varmigas, por manĝi, kanti ĉe la sojlo sur alcela teraso, geiĝi, post kio la ininsekto iras meti ovojn en la ternesto de la virinsekto.
Ĝi disvastiĝis kaj tre konatas en Mez-, Orient-, kaj Sud-Eŭropo.
- Hejma grilo Acheta domesticus
malpli granda kaj dika ol la kampgrilo, ĝi longas 1,6-2,0 cm; Ĝia ĉirpado estas pli milda, kun neregulaj paŭzoj. Devena el Afganio, tiu grilo alvenis Eŭropon en la holdoj de spicoj portantaj ŝipoj, kaj sukcesis teni sin apud la fajrejoj en la domoj, kaj ĉefe en la panistejoj. Nun la favoraj lokoj rariĝas, sed nova ekevidentiĝis: en la koridoroj de la metroo, kie ĝi nutras per ĉiaj ruboj kaj cigaredostumpoj.
Beletre la kanto de la hejmgrilo iĝis bruo familiara de hejma apudfajra feliĉo kaj Charles Dickens eltiris el tio titolon de unu romano.
- Arbara grilo Nemobius sylvestris
malpli ol 1 cm longa, lerta saltanto, en arbaroj de tuta okcidenteŭropo. Ĝia ĉirpado estas interspacita per paŭzoj kaj similas kvazaŭ morsa mesaĝo. Ĝi nutras sin pere de sekaj folioj. Ĝia vivciklo daŭras du jarojn, kio estas esceptaĵo inter la ortopteroj.
[redaktu] disklasado
- familio: Gryllidae
-
- subfamilioj:
-
- Brachytrupinae
- Cachoplistinae
- Eneopterinae
- Euscyrtinae
- Gryllinae - Grilinoj Hejma grilo
- Gryllomiminae
- Gryllomorphinae
- †Gryllospeculinae
- Hapithinae
- Itarinae
- Landrevinae
- Luzarinae
- Malgasiinae
- Nemobiinae Nebobiinoj Arbara grilo
- Oecanthinae
- Paragryllinae
- Pentacentrinae
- Phaloriinae
- Phalangopsinae
- Podoscirtinae - Podoscirtinoj Verda ksenogrilo
- Pteroplistinae
- Rumeinae
- Sclerogryllinae
- Tafaliscinae
- Trigonidiinae
- aliaj familioj
- Gryllotalpidae
- Mogoplistidae
- Myrmecophilidae
- †Protogryllidae
- †Baissogryllidae
Eksteraj ligoj:
http://www.the-piedpiper.co.uk/th2f.htm
http://www3.starcat.ne.jp/~koten/ryosaipage/ryo27.html
http://www.suntory.co.jp/sfnd/gakugei/sha_fu0051.html
vivadas griloj en la Pariza metroo!
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |