Gustav Scholze
El Vikipedio
Gustav SCHOLZE (1889-?) estis ĉeĥia esperantisto, unua prezidanto de germanaj esperantistoj en Ĉeĥio.
En 1932 havis GEL 395 anojn. Ĝia reorganizinto en la jaro 1924 kaj unua prezidanto estis Inĝ. GUSTAV SCHOLZE, profesoro ĉe la germana supera industria lernejo en Liberec. Li restis prezidanto en GEL ĝis 1938, kiam GEL tuj post la germana okupacio de la apudlimaj regionoj likvidiĝis por adaptiĝi al la postuloj de la naziismo. Post forigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio li venis Munkenon, kie li profesoris en industria lernejo kaj daŭre aktivis en la movado.
Li estis iam prezidanto de'l direktorio de Germana Esperanto-Instituto (50-aj jaroj)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Gustav SCHOLZE (ŝolce), germano, inĝ., prof. ĉe la ŝtata germana supera industria lernejo en Liberec (Ĉeĥoslovakujo). Nask. 28 jul. 1889 en Postrum. Reviviginto de la E-movado inter germanoj en Ĉ. Prez. de GEL, komitatano de UEA. Sukcesis uzigi E-n ĉe Reichenberg-a Foiro, kiu posedas E fakon. Kunlaboras je teknika fakvortaro. Instruis E-n en sia lernejo en Komerca Akademio.