Győröcske
El Vikipedio
Győröcske (prononcu Djoroĉke) estas vilaĝeto en Hungario, departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg proksime al la limtrapasejo Záhony, apud rivero Tisao.
Ĝin ne krucas fervojlinio, sed la fervojlinio Budapeŝt-Záhony estas proksime kiel la ĉefstrato n-ro 4.
[redaktu] Historio
Ĝi apartenis al la fortikaĵa departemento Ung. La nomo venas el la persona nomo György (prononcu Djordj, hungara formo de Georgo), kiu estis filo de banuso Aleksandro (Sándor) el la genro de Gut-Keled. En 1291 banuso Paŭlo vendis ĝin al Hodoŝ same el la Gut Keled-familio. La vilaĝeto estis enmane de familioj, parencaj al Gut-Keled-familio. Ĝi estis en la 16-a jc posedaĵo de Várdai István (Stefano el Várda); tiam oni nomis la vilaĝon Gyern, Gyeur, kelkfoje Győr. Fine de la 16-a jc ĝi apartenis al familio de Drugeth el Homonna, al la posedaĵo de Ungvár. Pli poste akiris ĝin la familio Senyey [ŝenjei] (17. jc.), Ghillányi [gila'nji](18. jc.). La vilaĝo uzas sian nunan nomon fine de la 18-a jc.. La bienulo de la vilaĝo ĉe malservutigo estis la etnobela familio Györöcskey. Tiam loĝis tie 278 loĝantoj kaj havis reformatan kirkon.
En 2004 ĝi havis ĉ. 136 loĝantojn.
Uzino
- Danubius Beton Kft. betonproduktado