Hălchiu
El Vikipedio
Hălchiu (helkju) (hungare: Höltövény, germane: Helsdorf, Heltesdorf) estas komunumo en Rumanio nord-nordokcidente de Braŝovo. En 1910 ĝi havis 2 817 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 2 752 (rumanoj, 10% germanoj, 4% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas 1377. Ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Brassó vármegye). Administre apartenas al ĝi Crizbav, Satu Nou (Hălchiu).