Hălmeag
El Vikipedio
Hălmeag (halmeag) (hungare Halmágy, germane:Halmagen) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 1128 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 659 (rumanoj, 43% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1211. En mezepoko ĝi estis libera saksa vilaĝo. Post la turkaj detruoj hungaroj repopoligis ĝin. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Şercaia.
[redaktu] Renomaj personoj
- Tie naskiĝis Katalin Varga gvidintino de ministservutula ribelo en la 1840-aj jaroj.