Harghita-Băi
El Vikipedio
Harghita-Băi (hungare: Hargitafürdő estas alteca refriŝigejo en Rumanio apartenanta al Miercurea Ciuc situante okcidente de ĝi. En 1910 ĝi havis 32 kaj en 1992 324 loĝantojn (93% hungaroj). Tiun nomon ĝi ricevis en 1898. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye). Ĝi havas kaolinminejon, mofetojn, mineralakvofontojn.