Hel (duoninsulo)
El Vikipedio

La duoninsulo Hel (pole Mierzeja Helska, kaŝube Hélskô Sztremlëzna) estas 35-km-longa sabla duoninsulo norde de Pollando. Ĝi situas en la vojevodio Pomerio.
Pro vintraj ŝtormoj, la duoninsulo regule transformiĝas al vera insulo.
Ekzistas vojo kaj fervojo sur la duoninsulo ĝis la urbo Hel. Estas populara turisma destino. Aliaj urbetoj, havenetoj kaj turismaj lokoj estas Jurata, Jastarnia, Kuźnica, Chałupy kaj Władysławowo.