Horace Huet
El Vikipedio
Horace HUET [üe] (naskiĝis en 1860; mortis la 28-an de februaro 1911 en Nice) estis franca esperantisto.
Li estis esperantisto de 1902. Li fondis kaj prezidis la grupon de Nice, poste li estis vicprezidanto de la grupo de Parizo. Li estis redakcia sekretario de la Revuo.
Li estis mirinda lingvisto, studema kaj analizema spirito, kun vasta kaj firma klereco. Li komparis la jam aperintajn vortarojn, profunde pristudis la Zamenhofajn verkojn, preparis en 1907 liston da 2200 novaj radikoj (presitan en 1911) kaj amasigis slipojn de multvaloraj notoj por granda vortaro. Li prezentis tiun laboron al la Lingva Komitato (1908), sed lia laboro ne estis publikigita. Li sentis progresantan senfortiĝon, kaj, laŭ lia peto, Bourlet proponis al Grosjean-Maupin, ke li prenu sur sin la taskon daŭrigi la laboron kaj fari kompletan vortaron.
Li tradukis unuaktan komedion La F1uido de John, multfoje luditan. LK, 1905.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |