Humura Esperantista Libera Aranĝo
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Renkontiĝo > Humura Esperantista Libera Aranĝo
|
||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Humura Esperantista Libera Aranĝo | |||
Regiono | Pollando | |||
Periodo | Komence de majo | |||
Organizanto | PEJ, Varsovia Vento | |||
Ekzistas ekde | 2000 | |||
Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | HELA-paĝo | |||
Fota retpaĝo | HELA 2006 fotopaĝo |
Humura Esperantista Libera Aranĝo (HELA) estas Esperanto-renkontiĝo organizita de la Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Ĝi okazas ĉiu-jare komence de majo en urbo Hel, je duoninsulo Hel en Pollando.
[redaktu] Filmkonkurso
Dum HELA grupoj de partoprenantoj realigas amatorajn filmojn. La lastan vesperon de aranĝo okazas filmkonkurso. La premioj, kiujn ĉiujare atribuas la Hela Akademio de Amatoraj Filmoj, estas Hellenoj en kvar kategorioj: Humura, Esperantista, Libera kaj Aranĝa. Krome ekzistas premio de publiko, kiu numiĝas Ora Kuniklo.
[redaktu] 2006
Ĉeestis 24 esperantistoj el 4 landoj.
Filmo | Ĉefo de grupo | Kategorioj | Ligilo |
---|---|---|---|
Kaŝita vizaĝo de HELA | Veerle Swartebroekx | Humura, Libera | (Google Video) |
Ŝia ruĝa sekreto | Aleksej Korĵenkov | Aranĝa, Ora Kuniklo | (Google Video) |
La hela :) baleno | Yves Nevelsteen | Esperantista |
Ekster la konkurso estis kreita filmo Rememoro (Google Video)
[redaktu] Eksteraj ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.