IARU
El Vikipedio
La IARU estas la internacia unuiĝo de la radio-amatoroj. Ĝi estis fondita 1925 dum ĝia unua kongreso en Paris. La protokolo estis skribita en 3 lingvoj: angla, franca, Esperanto. Inter aliaj la kongreso laŭ la protokolo "decidis rekomendi la uzadon de Esperanto...."
Tiu decido estis logika el la vidpunkto de la ĉirkaŭ 250 partoprenantoj, kiuj venis el 27 landoj, plimulto el Eŭropo. El usono nur ĉeestis 6 partoprenantoj. En la praktiko la granda plimulto de la radioamatoroj estis usonanoj, kiuj faris siajn radiokontaktojn en angla. Tial la angla lingvo superis kaj nun la plimulto de internaciaj radioamatoraj kontaktoj estas farata en angla.
Dum la komencaj jaroj oni nur uzis kiel modulado, la morsan kodon. En morsa kodo oni uzas laŭeble mallongajn esprimojn, kaj mallongigojn por savi tempon. Por tio oni inventis specialan Q kodon. Ekzemploj: QSL konfirmkarto, QTH loko, QRZ? kiu vokas?, QSY ŝanĝas frekvencon
cq el la angla "seek you" (mi)serĉas vin, yl young lady juna virino, xyl eks-juna virino = edzino, 73! salutojn! ktp.
Poste oni ankaŭ abunde uzis tiun kodon en voĉaj kontaktoj. Tiel evoluiĝis speciala radioamatora dialekto de la angla. La koda dialekto helpas en simplaj, standardigitaj kontaktoj, sed ne povas anstataŭigi bonan konon de lingvo.