Ilerdo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Katalunio > Lleida
Ilerdo (laŭ la latina origina nomo Ilerda; Lleida en kataluna lingvo kaj Lérida en la hispana) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej okcidenta en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Segrià.
La loĝantaro de la urbo estas 120.000. Ĝi estis sidejo de unu el la unuaj eŭropaj universitatoj, kvankam ĝi poste perdis gravecon.
Ĝi situas ĉe la rivero Segre kaj posedas tre bonan komunikeblecon, situanta mezvoje de Zaragozo kaj Barcelono.
[redaktu] Provinco
Lleida estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 370.000 loĝantojn. Ĝi estas varia el pejzaĝa vidpunkto: la nordo troviĝas en la pirenea montaro.
Al tiu provinco apartenas la Valo de Arano, kie estas parolata la arana lingvo, variaĵo de la okcitana.
En ĝi troviĝas la Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.
Ĉefaj urboj: La Seu d'Urgell (kie havas sian sidejon la ĉefepiskopo, kiu samtempe estas la kun-princo de Andoro), Mollerussa, Cervera kaj Tàrrega.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |