James Monroe
El Vikipedio
Historio > Usono > Prezidento de Usono > James MONROE
James MONROE [ĝejmz manRO] (naskiĝis la 28-an de aprilo, 1758, mortis la 4-an de julio, 1831) estis la kvina prezidento de Usono.
Monroe naskiĝis en la kontono Westmoreland en Virginio. Li mortis en 1831 en Novjorko pro kormisfunkcio.
Monroe estis Sekretario de Fremdaj Aferoj sub la administrado de James Madison kaj dum la Milito de 1812. Li estis alta, fortika, grizhara viro. Elizabeth Kortright estis lia edzino. Monroe esis Episkopano.
Dum lia administrado (1817-1825) okazis;
- 1817-1818 La Unua Milito kontraŭ la "Seminole-oj" - (indianoj en la hispana Florido). Usono fine aĉetis Floridon de Hispanio.
- 1818- Traktato de Rush-Bagot - estigis la landlimon kun Kanado laŭ la Grandaj Lagoj. La Konvencio de 1818 estigis la landlimon kun Brita Nordameriko ĝis la Roka Montaro.
- 1819- Traktato de Adams-Onis - estigis la landlimon kun hispana teritorio ĝis la Pacifiko.
- 1820- La Kompromiso de Luiziano inter sklavaj kaj ne-sklavaj ŝtatoj.
- 1823- La Doktrino de Monroe - La landoj de Eŭropo, Azio, kaj Afriko ne povas regi teritorion en Nord-kaj-Sudameriko.
Antaŭulo: James Madison 1809-1817 |
5-a Prezidento de Usono 1817-1825 |
Posteulo: John Quincy Adams 1825-1829 |