Jan Hus
El Vikipedio
Magistro Jan HUS (naskiĝis ĉirkaŭ 1371, mortis la 6-an de julio 1415) estis ĉeĥa pastro kaj rektoro de Praga universitato.
Li klopodis rebonigi la Eklezion, kritikis vendadon de pardon-biletoj. Ekde 1402 li estis populara predikisto en Betlehema Kapelo en Prago. En 1415 li estis invitita al la Koncilio de Konstanco por defendi siajn konceptojn, sed kiel herezulo li estis ŝtiparumita. Lia morto elvokis en Bohemio la t.n. husanan movadon kaj ekeston de ĉeĥa protestantismo, kvankam Hus mem sentis sin ĉiam katoliko. Post cent jaroj, en 1517 en Germanio, Lutero protestos kontraŭ la sama korupta maluzo de pardon-biletoj kaj instigis la Reformacion.
En la ĉeĥan literaturon li enskribiĝis per pluaj teologiaj verkoj latinlingvaj kaj ĉeĥlingvaj (Pri eklezio, Parolado pri paco, Pri simonio) kaj per reformo de la ĉeĥa ortografio (supersignoj).
Hus estis tradukinto de la Trilogus de John Wyclif, kiu influis lian penson.
Enhavo |
[redaktu] En Esperanto aperis
Defendo de la libro pri la triunuo (Trad. el la latina Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1989. - 18p.
[redaktu] Rilataj temoj
[redaktu] Jan Hus en filmo
Jan Hus estis filmita en la jaro 1954 kaj aktoro, kiu enkorpigis lin, estis Zdeněk Štěpánek.
[redaktu] Vidu ankaŭ