Jarmila Rýznarová
El Vikipedio
Jarmila RÝZNAROVÁ <RYBÁČKOVÁ> (naskiĝis la 13-an de decembro 1929) estas ĉeĥa esperantistino, prezidantino de EK Stanislav Schulhof en Pardubice kaj de AEH, honora membrino de ĈEA.
Multajn jarojn ŝi laboris kun infanoj, aplikante Freinet-metodon. Zorgante pri heredaĵo de D-ro Stanislav Schulhof (1864-1919), kies nomon la klubo akceptis, ŝi reeldonis liajn verkojn, originalajn kaj tradukitajn. Kun sia lasta edzo Josef Vaněček (1923-1998) ŝi gvidis la Asocion de Handikapitaj Esperantistoj kaj post lia forpaso ĝin gvidas plu. Tiu laboro konsistas el eldonado de Informilo de AEH kaj preparado de seminarioj, okazantaj kutime en pensiono Espero en Skokovy.