João Keating
El Vikipedio
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
João KEATING (1868 -1927) estis brazila beletristo kaj esperantisto. Naskita en Rio en 1868, li aprobiĝis en 1900 en la katedro de franca kaj itala lingvoj de Gymnasio do Estado (nuntempa "Culto à Ciência") en Campinas, ŝtato São Paulo. Laŭ Panorama da Poesia em Campinas até 1920, "Keating estis elstara, perfekta intelektulo kun profunda lingva kulturo".
Kiam fondiĝis la unua E-klubo en Brazilo, "Suda Stelaro" (1906), kies unua prezidanto li estis, li prelegis ĉefe en Centro de Ciências, Letras e Artes (nuna CCLA) de Kampino. En 1907 li prezidis la Unuan Brazilan Kongreson, en Rio de Janeiro kaj fariĝis vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, tiam fondita. Sub la plumnomo SAMIDEANO, li verkis en 1909 la propagandan komedion "Cartões Postaes" (poŝtkartoj), eldonitan de Typographia Livro Azul de Campinas. En 1913 li ankoraŭ estis vicprezidanto de Brazila E-Ligo.
Li verkis "Gramática Francesa", "Fraseologia Popular Franco-Portuguesa" kaj kelkajn poezi-librojn en sia gepatra lingvo. Li havis grandan meriton en la disvastigo en Francio de la brazila poezio per siaj tradukaĵoj. Li emeritiĝis en 1925 kaj en 1927 li forpasis, en Parizo.
Estas strato en Kampino kun lia nomo.