Josef Hradil
El Vikipedio
Josef HRADIL, MUDr. (1924) kuracisto, motoro de la Esperanto-movado en Mnichovo Hradiště (bulteno Verda Familio), kaj de iama medicinista sekcio de ĈEA (Medicinistaj Informoj, Sano), grava membro de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), por kiu li prilaboris Medicinistan terminaron (1979); en sia pensiono Espero en Skokovy li helpas al Asocio de Esperantistaj Handikapitoj (AEH) aranĝi kursojn.