Jostein Gaarder
El Vikipedio
Jostein GAARDER (naskiĝis la 8an de aŭgusto, 1952) estas norvega verkisto. Li naskiĝis en Oslo kaj tie studis filozofion, teologion kaj literatursciencon. En la 1970-aj jaroj li verkis fakliteraturon pri filozifiaj/teologiaj temoj. 1981 li transloĝiĝis al Bergeno, kie li instruis filozofion en gimnazio kaj skribis fikciajn verkojn por infanoj kaj plenkreskuloj. Per la verko Sofies verden ("La Mondo de Sofia"), kiu estas tradukita al 54 lingvoj, Jostein Gaarder fine famiĝis tutmonde.
[redaktu] Listo de verkoj
- Kabalmysteriet (1990)
- Sofies verden (1991)
- Maya (1999)