Karl Kliem
El Vikipedio
Karl KLIEM (klim) (ps. Koko), germano, ŝtata imposta oficisto. Naskiĝis en la 27-a de marto 1888 en Winzig. Esperantisto de 1920: Stariginto de la Zamenhof-monumento en Bad Reinerz, inaŭgurita en la 16-a de aŭgusto 1931. Kunfondinto de Silezia Ligo Esperantista (Sileo). Estro por propagando kaj gazetservo en GEA. Propagandaj artikoloj en komercaj fremdultrafikaj gazetoj. Eldonis gvidilojn. Originala teatraĵo duakta: Rapidu nur kun paŭzo, parte germane kaj Esperante lingve, ofte ludita.