Karpacz
El Vikipedio
Karpacz | |
enmetu mapon | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ŝtato : | Pollando |
Distrikto: | Suba Silezio |
Subdistrikto: | Jelenia Góra |
Loĝantoj: | 5.400 (2002) |
Areo: | 38,0 km² |
Alteco: | 480-885 m |
Poŝta kodo: | 58-540 ĝis 58-550 |
Telefona antaŭnumero: | (+48) 75 |
Geografia Situo: | 50° 47' no 15° 44' or |
Regiona aŭtokodo: | DJE |
Ekonomio kaj trafiko | |
Ekonomiaj branĉoj: | Turismo |
Trafikaj vojo: | |
Internacia Flughaveno: | Wrocław |
Administrejo | |
Urbestro: | Bogdan MALINOWSKi (2004) |
Adreso: | ul. Konstytucji 3 Maja 54 58-540 Karpacz |
Retejo: | www.karpacz.pl |
E-poŝto: | informacja@www.karpacz.pl |
Karpacz (prononcu: kArpaĉ) estas urbo en la sudokcidento de Pollando, kiu apartenas al la subdistrikto (powiat) Jelenia Góra kaj al la (distrikto (vojevodio) Suba Silezio (Dolny Śląsk). Situanta ĉe la la nordaj deklivoj de Gigantmontaro, proksime al ties plej alta monto Neĝulo (pole: Śnieżka), ĝi estas grava centro de turismo.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Karpacz situas en alteco de 480 ĝis 885 m super la marnivelo. Sude de la urbo troviĝas la ĉefa kresto de Gigantmontaro kun la ĉeĥa-pola limo.
[redaktu] Historio
En la regiono de Karpacz mezepokaj ministoj serĉis plumbon kaj feron. Dokumento de la jaro 1599 mencias minejon Krummhübel (prononcu proksimume: krUmhibl). Tiun (germanan) nomon la setlejo havis ĝis 1945 kiam ĝi fariĝis parto de Pollando. Post ligo al la fervoja reto (1895) disvolviĝis kelkaj metalprilaboraj firmaoj kaj kreskis la signifo de la turismo. Post la Dua mondmilito inter 1945 kaj 1947 okazis forpelo de la germanaj kaj almigro de polaj loĝantoj. En la jaro 1960 Karpacz ricevis la urbajn rajtojn.
[redaktu] Turismo
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Retejo de la urbo (pole)
- Pri Karpacz (germane)