Kastelo Bolingbroke
El Vikipedio
Kastelo Bolingbroke apud la vilaĝo Old Bolingbroke (malnova Bolingbroke) en la angla provinco Lincolnshire estis konstruita dum la 13-a jarcento de RANULF, grafo de Ĉestro ( angle: Chester).
Poste Johano de GAUNT = Ghent (naskiĝloko), la Duko de Lancaster kaj patro de Henriko la 4-a iĝis la posedanto.
Ĝi estis detruita dum la interna milito en Anglio (1642-1648) kaj nun restas nur ruino.
Gravaj eventoj kiuj okazis ĉe la kastelo
1367 Naskiĝo de la reĝo Henriko la 4-a de Anglio
1369 Morto de Blanche de Lancaster edzino de Johano de Gaunt.