Konjunktivo
El Vikipedio
Konjunktivo estas mukozo, kiu tegas la malantaŭan facon de la palpebroj kaj la antaŭan parton de la okulglobo. Ĝi entenas sangajn kaj limfajn angiojn (vaskulojn), nervojn, konektivan histon, kiun kovras epiderma tavolo. Pri la humideco de la konjunktivo zorgas la larmoglandoj. Ĝi inflamo estas la konjunktivito.