Korko
El Vikipedio
Korko estas histo en la ŝelo de arboj kaj plantoj.
[redaktu] La korkokverko (Quercus suber)
Nur kelkaj arboj havas sufiĉan dikan ŝelon por elfabriki korkon, kiel ni konas ĝin. La plej konata 'korkarbo' estas la 'korkokverko' , kiu kreskas interalie en la Mediteranea regiono. Post 20 ĝis 25 jaroj, la korkokverko havas korkŝelon de proks. 5 cm. Se la korkŝelo estas prenita de la arbo, la arbo daŭras vivi kaj post proks. 10 jaroj oni povas denove rikolti korkon. La korkokverko povas esti ĝis proks. 175 jaroj.
[redaktu] La uzado de korko
Korko konsistas plejparte el histo plenigita de aero. Tial korko flosas sur akvo. Korko povas esti presita ĝis 35 % de ĝia diametro, kio estas uzinda por fermigi botelojn. Ankaŭ plankoj estas fabrikitaj de korko.
Hispanio kaj Portugalio estas la plej grandaj produktantoj de korko el la mondo.