Le Marais
El Vikipedio
Le Marais (prononcu [mare]) estas kvartalo de Parizo. Ĝi etendiĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, parte sur la 3-a kaj parte sur la 4-a arondismento de la franca ĉefurbo. En la franca, Marais signifas "marŝon".
Le Marais estas tradicie tre burĝa areo, sed estas hodiaŭ ankaŭ famkonata pro siaj geja kaj juda komunecoj. Oni kutime rigardas la placon de la Vogezoj kiel la centro de la kvartalo.
La rue des Rosiers restas grava centro por la juda komuneco de Francio, kun sinagogo kaj specialaj restoracioj aŭ librobutikoj.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Preĝejo Saint-Merri
- Hotelo de Sens
- Placo de la Vogezoj, inkluzive de la domo de Victor Hugo
- Muzeo Picasso
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Parizo
- Kvartaloj de Parizo