Ludwik Kutscher
El Vikipedio
Ludwik KUTSCHER (kuĉer), fininto de la medicino. Naskiĝis en Krakovo, Pollando. Lernis Esperanto kiel 15-jara gimnaziano. De 1926 aktiva ano de Societo ,Esperant' en Krakovo, gvidis junularajn rondojn. En 1929 iniciatis la fondon de sekcio de medicin- kaj farmacistudantoj ĉe TEKA. De 1927 administranto de Pola Esperantisto, de 1931 sekr. de PED. Estrarano de UK 1931.